Ordeno de la Ĝartero


La Ordeno de la ĜarteroĜartera Ordeno (angle "Order of the Garter") estas angla kavalira ordeno kaj distingo, la plaj altranga brita burĝa kaj armea ordeno. Ĝi estis fondita en 1348 fare de Eduardo la 3-a, angla reĝo. Ĉar la fondaj dokumentoj neniiĝis en incendio, la originala celo de la fondo, la signifo de la emblemo kaj la origino de la moto ne estas rekonstrueblaj. Laŭ unu ideo aŭ legendo, Eduardo volis restarigi la kavaliran fratecon de la Ronda Tablo de la Arturo-legendo. La ĝartero estis signo de la kavalira estimo al la virinoj.

Laŭ plej konata origin-legendo, la fondiĝo estas ligita al evento, kiam Eduardo dancis kun la Kent-a nobelino Johano, grafino de Salisbury. La ĝartero de la virino falis surplanken kaj la ĉirkaŭstarantaj kaŝe ekridetis. Tiam la reĝo suprenlevis ĝin per eleganta movo kaj ligis la ĝarteron al sia propra piedo. Poste li franclingve atentigis la korteganojn: Honni soit qui mal y pense („Honton al tiu, kiu pensas malbonon”). La frazo iĝis moto de la ordeno, kaj oni ĉiujare festis la fondon per granda amuzado kaj kavalira turniro.

Dum la mezepoko, en la ordeno membris la brita reganto, la kimria princo kaj ties 12 akomponantoj. Oni altigis en 1805 la nombron de la akomponantoj al 25 kaj tio validas ĝis hodiaŭ.

Vidu ankaŭ









Kategorioj: Ordeno de la Ĝartero | Kavalirordenoj | Britaj ŝtataj honorigoj | Anglio | Kimrio




Informoj kiel: 29.09.2021 04:36:05 CEST

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.