Planlingvo - eo.LinkFang.org

Planlingvo

Planlingvo estas konstruita lingvo kreita por uzo en homa komunikado. Tiel ĝi distingiĝas de artaj lingvoj, eksperimentaj lingvoj kaj sekretaj lingvoj. En la komuna uzo la vorto "planlingvo" kelkfoje estas uzata por signifi ĉian ajn paroleblan konstruitan lingvon. Sed en la faka lingvaĵo, la vorto klare havas la pli limigitan difinon, ke nur temas pri lingvo kreita kun la celo de uzo en homa komunikado. Ŝajne ekde la antikvo, homoj intencas krei lingvon, kiel la greko Aleksarko.

Multaj el tiuj lingvoj estas konstruitaj por uzo kiel internacia helplingvo, sed ankaŭ estas fakaj planlingvoj kiel Marparolo, ne-internaciaj helplingvoj kiel Slovio kaj la malfacile klasigebla Tokipono, kiun oni ja internacie uzas por homa komunikado, sed kiu tute ne celas esti internacia helplingvo.

Multaj esperantistoj dum varbado preferas la terminon planlingvo al artefarita lingvo, ĉar ĉi tiu lasta estas plursenca (vidu natura lingvo). En multaj naturaj lingvoj la pli ofta ĝenerala termino estas laŭvorte ekvivalenta al la esperanta "konstruita lingvo" aŭ "artefarita lingvo".

Multaj ordinaraj normigitaj (skribaj) lingvoj estas diversgrade planitaj kaj planataj (precipe rilate al vortprovizo kaj ortografio). La terminon "planlingvo" oni tamen uzas ordinare (aŭ precipe) nur, kiam la planado rezultigis tute novan lingvon. Se tia planlingvo estas kreita el materialo pruntita el aliaj lingvoj, oni ne rigardas, ĉu antaŭe, ĉu poste, tiujn fontolingvojn kiel dialektojn de la nove kreita lingvo. Ili ekzistas plu kiel tute apartaj kaj memstaraj lingvoj.

Estas multaj tipoj de helplingvoj: esperantidoj, volapukidoj, kompromisplanlingvoj, zonaj planlingvoj ktp.

Kelkajn planitajn lingvojn oni kutime ne nomas "planlingvon"; ili estas unuigoj de naciaj dialektoj por servi kiel nacia lingvo al landoj, kie ne estas nature precipa dialekto, ekzemple: nynorsk, la oficiala skriba formo de la Romanĉa, kaj la Indonezia.

Enhavo

Specoj de planlingvoj



Bibliografio


Bausani, Alessandro (1921- ) Geheim- und Universalsprachen, Entwicklung und Typologie Stuttgart: Kohlhammer, 1970

Bausani, Alessandro Le lingue inventate. Linguaggi artificiali, linguaggi segreti, linguaggi universali Roma: Ubaldini, 1974 (151 p.)

Blanke, Detlev Internationale Plansprachen, eine Einfuehrung Berlin: Akademie-Verlag, 1985 (408 p.)

Bodmer, Frederick The loom of language New York: Norton, 1985

Brugmann, Karl + Leskien, August Zur Kritik der kuenstlichen Weltsprachen Strassburg: Truebner, 1907

Burney, Pierre Les langues internationales Paris: Presses Universitaires de France, 1962, 1966 (128 p.)

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj





Kategorioj: Planlingvoj | Lingvo | Lingvotipoj | Interlingvistiko



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Planlingvo (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 05.03.2020 10:06:37 CET - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.