Prakrito - eo.LinkFang.org

Prakrito




(परकृित = naturo, do prakritoj estas la naturaj lingvoj kompare kun sanskrito: la kultura lingvo) La prakritoj estas al sanskrito kiel la vulgara latino al la klasika latina.

Kronologie, la hindarjaj lingvoj estas dividitaj en tri grupojn:

1. La prahindaj (veda kaj sanskrito).

2. La mezhindaj (prakritoj).

3. La novhindaj (hindia, bengala lingvo, sinhala kaj multaj, multaj aliaj).

Prakrito ne estas unueca lingvo, sed lingvoj - aŭ dialektgrupo. La plej konataj variaĵoj estas tiuj uzitaj en la skribaĵoj de la budhismo (vidu palio) kaj ĝajnismo.

Kiam la budhisma imperiestro Aŝoko, kelkajn jarcentojn post la Budho, disvastigis moralajn konsilojn tra sia regno per siaj rok- kaj kolonediktoj, li skribis ĉiun el tiuj en la loka lingvo, plejofte iu prakrito. Ĉar la sama teksto ofte estas ripetata plurloke, oni do povas ankoraŭ nun interkompari la tiamajn dialektojn.

(Ne ĉiuj ediktoj estis prakritlingvaj, tamen. En la plej nord-okcidenta angulo de lia tiama imperio troveblas du ediktoj en la greka kaj unu en la aramea.)




Kategorioj: Prakrita lingvaro | Kulturo | Lingvo



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Prakrito (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0


Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 05.06.2020 08:12:39 CEST - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.