Protono


Protono (masero) estas subatoma partiklo kun pozitiva elektra ŝargo el la grupo de la barionoj. Laŭ la atoma modelo de Niels Bohr, la protonoj kaj la neŭtronoj estas la du nukleonoj aŭ eroj en la atomkerno. Ĝia maso estas 1836-oble pli granda ol tiu de elektrono.

La nukleo de la plej ofta izotopo de hidrogeno konsistas el unu protono. La nukleoj de aliaj atomoj konsistas el protonoj kaj neŭtronoj ligataj de la forta nuklea forto.

Ekzemple, neŭtra atomo de karbono havas ses protonojn kaj ses neŭtronojn en sia atomkerno. Ĝia atommaso estas preskaŭ 12 amu (la atommaso de karbono-12 estas precize 12 amu). Estas ankaŭ ses negativaj elektronoj orbitantaj la nukleon.

Enhavo

Fizikaj propraĵoj


Protonoj estas enfakitaj kiel barionoj

La protona ŝargo estas sama kiel tiu de elektrono, sed en mala signo, tie estas + 1,6022 × 10−19 kulomboj, ofte notata e .

La protona maso estas 938,272 029 MeV/c2 (tio estas: 1,672 623 × 10−27 kg). Ĝia radiuso estas ĉirkaŭ 0,8 × 10−15 metro[1] sed pli precizaj rezultoj malsimilas laŭ la mezurmetodoj.

Interna strukturo

Ĝis 2003 oni vidis la protonon kiel sferon. Gerald A. Miller[2] demonstris, ke ĝi povas esti ovoforma, simili fadenbulo da lano, aŭ ringo.[3]. Fakte, la protono ne estas simpla partiklo, sed kunmetitaĵo de tri kvarkoj, pli precize : du kvarkoj Up (aŭ u-kvarkoj) kaj unu kvarko Down (aŭ d-kvarko), kunligataj de la forta nuklea forto. La agentoj de tiu forto estas la gluonoj.

Ŝargo de u-kvarko estas + 2e/3, tiu de d-kvarko estas -e/3.
2e/3 + 2e/3 - e/3 = 3e/3 = +e

Stabileco

Laŭ nuna scio, protono povas malintegriĝi nur ene de atoma kerno, per ago de malforta nuklea forto. Ĝi donas tri partiklojn : pozitronon, neŭtronon kaj neŭtrinon, en la Beta-radiado. Ekstere de kerno, la protono ne povas malintegriĝi donante neŭtronon, ĉar la neŭtrono estas pli peza ol la protono.

Sed laŭ la Teorio de la Granda Unuiĝo, unu el la kvarkoj en la protono povas aliformiĝi al leptono[4] estigante malintegriĝon de la protono kun duona vivo de 1031 jaroj.

Se tio estas, la materio iom post iom malaperos kaj la universo iĝos vakua.

Referencoj kaj notoj


  1. La unuo 10−15 metro estis iama nomata "fermi", memorante la fizikiston Enrico Fermi
  2. http://www.futura-sciences.com/fr/news/t/physique-1/d/cela-ne-tourne-pas-rond-du-cote-du-proton_2069/
  3. http://uwnews.org/article.asp?articleID=3366
  4. http://www.astronomes.com/c7_bigbang/p713_grandeunif.html









Kategorioj: Protono




Informoj kiel: 31.10.2020 01:01:39 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.