Rügen - eo.LinkFang.org

Rügen




Rügen

Satelita bildo de Rugeno
Situo Balta maro
Geografia situo 54° 25′ N, 13° 22′ O (mapo)

Longo 52 km
Larĝo 41 km
Areo 926 km²
Plej alta loko Piekberg
161 DE-MV Ŝablono:Alto/nekonata rilato
Loĝantaro 62 990 (2018)
68 loĝ./km²
Ĉefa loko Bergen auf Rügen

Mapo la insulo

Rügen [rign] (esperante Rugeno, latine Rugia, suprasorabe Rujany[1]Rana[2], malsuprasorabe Rujany[3], svede kaj dane Rygen, pole Rugia) estas baltmara insulo kaj la plej granda insulo de Germanio.

Ekde 1936 la 2,5 kilometrojn longa ponto Rügendamm inter la urbo Stralsund kaj la vilaĝo Altefähr ligas la insulon kun la kontinento. En la jaro 2004 oni en la proksimeco ekkonstruis duan ponton, la tiel nomatan Rügenbrücke. Ĝi pretiĝis en oktobro 2007.

Pramŝipoj veturas de Sassnitz (Rügen) al Trelleborg (Svedio) kaj Klaipeda (Litovio).

Famaj banlokoj kaj pitoreskaj pejzaĝoj (ekz. la kretaj rokoj, kiuj jam inspiris la pentriston Caspar David Friedrich) ĉefe dum la someraj monatoj allogas aron da turistoj. Rügen estas po du fojojn jare grava etapo en migrado de gruoj (ekzemple, la 26-an de oktobro 2004 ili estis 40 mil tie).

Enhavo

Geografiaj elementoj


Historio


Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Princlando Rügen.

En la Mezepoko en la insulo loĝis slavoj.

Referencoj


  1. Serbski slownik  (suprasorabe). Alirita 2-an de aprilo 2020.
  2. Filip Jakubaš: Hornjoserbsko-němski słownik. Domowina, Budyšin 1954, p. 294.
  3. Nimsko-dolnoserbski słownik  (malsuprasorabe). Alirita 2-an de aprilo 2020.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj










Kategorioj: 13° E | 54° N | Insuloj alfabete ordigataj | Insuloj en Meklenburgo-Antaŭpomerio | Insuloj en la Balta maro








Informoj kiel: 31.10.2020 01:19:15 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.