Lupeno la 3-a: la kastelo de Kaljostro


(Alidirektita el Rupan_Sansei:_Kariosutoro_no_shiro_(filmo))
Lupeno la 3-a: la kastelo de Kaljostro
Originala titolo ルパン三世
カリオストロの城
[Rupan Sansei: Kariosutoro no shiro]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Kina aperdato 15 dec. 1979
Daŭro 100 minutoj
Ĝenro animeo
Reĝisoro(j) Mijazaki Hajao
Scenaro Mijazaki Hajao · Jamazaki Haruja
Laŭ la verko de Monkey Punch
Muziko de Ono Juĝi
Produkto Fuĝioka Jutaka
IMDb

Lupeno la 3-a: la kastelo de Kaljostro (japane: ルパン三世:カリオストロの城 [rupan sansei: kariosutoro no ŝiro]) estas la dua de la animeaj kinaj filmoj pri "Lupeno la 3-a" kaj la ununura de tiuj kinaj filmoj, kiun Mijazaki Hajao reĝistoris. Mijazaki kun-reĝistoris antaŭe la unuan animean televidan serion pri "Lupeno la 3-a", kaj ankaŭ du epizodojn de la dua televida serio.

Tiu filmo montras relative bonkoran Lupenon, dume la aliaj filmoj pri Lupeno la 3-an montras lin plimulte kiel iomete cinikan amuzemulon. La inventisto de Lupeno la 3-a, Monkey Punch resp. Kato Kazuhiko diris, ke li ŝatas la filmon.

La muzikon por tiu filmo komponis Ono Juĝi.

La titolo aludas al "La Comtesse de Cagliostro", unu de la originalaj verkoj pri Arseno Lupeno de Moris Leblan.

Ĉefaj roluloj


Lupeno volas serĉi la fonton de la falsa mono, kiun li ŝtelis en Monako, kaj veturas al duklando "Kaljostro" (jap. カリオストロ [Kariosutoro]), kaj tie li trovas konatulinon el longe pasinta tempo...
Ankaŭ Fujiko, la eks-amatino de Lupin, propradecide aperas en la kastelo serĉante trezorojn.
Ĝigen, la partnero kaj amiko de Lupeno, vojaĝas kune kun Lupeno kaj helpas lin en la esplorado de la situacion en Kaljostro.
Ankaŭ Goemon aliĝas al Lupeno por helpi lin.
Ankaŭ Zenigata venas el Japanio al kastelo de Kaljostro kiel oficiala reprezentanto de la Interpol, kaj klopodas kapti Lupin tiufoje ...
Klaris estas la filino de la mortinta grandduko de Kaljostro kaj posedas fingran ringon, kiun la fia grafo de Kaljostro bezonas. Sed ŝi ne volas edziniĝi al la grafo...
La grafo volas uzurpi la trezorojn de Kaljostro kaj bezonas pro tio la leĝan rajton por uzi la fingran ringon de Klaris, kun kiu li volas edziĝi. Pro tio celo li tenas ŝin kaptita en la kastelo.

Titolo en aliaj lingvoj


lingvo titolo signifo
japana ルパン三世 カリオストロの城 Lupeno la 3-a: la kastelo de Kaljostro
angla The Castle of Cagliostro la kastelo de Kaljostro
germana Das Schloss des Cagliostro la kastelo de la Kaljostro
france Le Château de Cagliostro la kastelo de Kaljostro
itala Il castello di Cagliostro la kastelo de Kaljostro
hispana El castillo de Cagliostro la kastelo de Kaljostro







Kategorioj: Animeo | Lupeno la 3-a | Japanaj filmoj | Animaciaj filmoj | Filmoj de Hayao Miyazaki | Filmoj aperintaj en 1979 | Fikciaj kasteloj




Informoj kiel: 01.11.2020 05:54:16 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.