Sava (rivero)


Sava
Bazaj informoj
Fluo
Geografio

Sava estas la plej longa rivero en Kroatio kaj Slovenio. Ĝi nomiĝas serbe, kroate, slovene Sava, germane Save, hungare Száva, latine Savus. Ĝi havas la akvokolektan areon de ĉ. 95.700 km².

Ĝi fontas en Slovenio, fakte konsistanta el du riveroj ĉe komenco. Ili nomiĝas Sava Dolinka, kiu fluas tra valo (slovene dolina) kaj Sava Bohinjka. Sava Bohinjka fontas apud Lago de Bohinj kiel akvofalo Savica, kie ĝi estas monta rivereto, malvarma kaj trinkebla. Sava Bohinjka trafluas Lagon de Bohinj. La urbo kie ili du kunfandiĝas estas Radovljica. Sava pasas tra Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Serbio. Post 940 kilometroj ĉe Belgrado ĝi alfluas la riveron Danubo.

Ĝi apartenas al alfluo de Nigra maro.

Ĝi estas ŝipveturebla ekde la kroata urbo Sisak, kie alfluas ĝin la rivero Kupa.

Gravaj alfluantoj: Ljubljanica, Krka, Kupa, Una, Vrbas, Bosna, Drina, Bosut, Kolubara.

Gravaj apudaj urboj: Kranj, Ljubljana, Sevnica, Krško, Brežice, Zagrebo, Sisak, Slavonski Brod, Županja, Bosanski Šamac, Brčko, Šabac kaj Beogrado.

Akvonivelaj indikiloj: Jasenovac, Slavonski Brod, Šabac.

Eksteraj ligiloj









Kategorioj: Riveroj en Eŭropo | Karpat-basenaj riveroj | Riveroj en Bosnio kaj Hercegovino | Riveroj en Kroatio | Riveroj en Serbio | Riveroj en Slovenio | Akvokolekta areo de Danubo | Internaciaj riveroj en Eŭropo | Alfluantoj de Danubo | Akvokolekta areo de Sava




Informoj kiel: 31.10.2020 04:48:31 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.