Siberia piceo - eo.LinkFang.org

Siberia piceo




Siberia piceo

Junaj siberiaj piceoj, Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra, Rusujo.
Biologia klasado
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Piceo Picea
Picea obovata
Ledeb.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Sinonimoj

Picea abies ssp. obovata

Aliaj Vikimediaj projektoj

Siberia piceo (Picea obovata) estas piceo, hejma en Siberio, ekde Uralo oriente de Magadana provinco, kaj ekde la arkta arbolinio suden ĝis Altajo en nordokcidenta Mongolujo.

Enhavo

Priskribo kaj uzado


Ĝi estas mez-granda ĉiamverda arbo kreskante ĝis alteco de 15–35 m, kaj kun trunka diametro ĝis 1,5 m, kaj konusa arbokrono kun malsuprenpendantaj branĉetoj. La ŝosoj estas oranĝkolore brunaj, kun variable disa ĝis densa lanugeco. La folioj estas pinglecaj, 1–2 cm longaj, rombaj tranvers-sekce, brilante verdaj ĝis grize verdaj kun malokulfrapaj stomoj linioj; la folioj subtenante burĝonon estas diference anguligitaj je pli granda angulo ol la resto de la folioj (rekonilo kiun samhavas nur du aŭ tri aliaj piceoj). La strobiloj estas cilindraj-konusaj, 5–10 cm longaj kaj 1,5–2 cm larĝaj, verdaj aŭ purpuraj, maturiĝante brilante brunaj 4–6 monatoj post polenado, kaj havas rigidajn, regule rondformajn skvamojn.

Tiu palearktisa specio estas grava arbo por konstruligno en Rusujo, la ligno estas uzata por ĝenerala konstruado kaj papero-farado. La folioj estas uzataj por fari picean bieron.

Siberi-piceaj strobilo-skvamoj estas nutraĵo por la raŭpoj de Cydia illutana ( Tortricidae ).

Taksonomio kaj sistematiko


Siberia piceo kaj ordinara piceo estas pruvintaj esti ekstreme genetikaj similaj kaj povas esti konsiderataj kiel du intense parencajn subspeciojn de Picea abies [1].

Siberia piceo grandskale hibridiĝas kun ordinara piceo kie la du specioj ( aŭ subspecioj ) renkontas sin en nordorienta Eŭropo; arboj tra vasta areo ekde ekstreme nordorienta Norvegujo kaj norda Suomujo okcidente de Uralo estas klasifikitaj kiel la hibridon Picea × fennica (Regel) Komarov ( aŭ P. abies subsp. ×fennica, se la du taksonoj estas konsiderataj subspeciojn ); ili diferencas de tipa P. obovata el la oriento de Uralo pri la ĉeesto de strobiloj kun malpli rondformaj, ofte triangule pintigitaj skvamoj.

Vidu ankaŭ


Referencoj


  1. Krutovskii, K.V. & Bergmann, F.: "Introgressive hybridization and phylogenetic relationships between Norway, Picea abies (L.) Karst., and Siberian, P. obovata Ledeb., spruce species studied by isozyme loci. - Heredity 74 (1995): 464-480. http://www.nature.com/hdy/journal/v74/n5/pdf/hdy199567a.pdf

Eksteraj ligiloj





Kategorioj: Pinacoj | Arboj | Palearktisa flaŭro



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Siberia piceo (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0


Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 07.06.2020 02:00:15 CEST - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.