Siblilo


Siblilo, ankaŭ sibloligno, estas unu el la plej malnovaj muzikinstrumentoj respektive transsenda instrumento por tonoj. Ĝi apartenas al la kirlo-aerofonoj.

Enhavo

Songenerado


Siblilo estas plata, plej ofte ovala lignopecoosto longa 15 ĝis 50 centimetrojn kun rondigitaj randoj, kiun oni svingas cirkle per ŝnuro longa 1 ĝis 2,5 metrojn. Je tio la ligno estas ekturnata ĉirkaŭ sin mem kaj la ŝnuro tordata. Tiel ekestas kirloj kaj la premovariado de la kirloj kreas malaltan tonon ŝvelantan supren-malsupren, kiu je plirapidigo transiras en zumadon aŭ zumegon. La tonoj ekestas per oscilado de la siblokorpo.[1] Ĝia sono similas al neniu alia muzikinstrumento kaj dependas de la formo de la instrumento kaj la turnorapideco. Pro la - ankaŭ je vento - vaste aŭdebla sono oni povas komuniki per ĉi tiu instrumento trans grandaj distancoj. La tipa frekvenco de la siblolignoj estas pli mallpli 80 hercoj.[2]

Uzo


La siblilo estis uzata en la malfrua paleolitiko, el kiu ekzistas arĥeologiaj trovaĵoj en meza Eŭropo en la urbo Havelsee[3] en Brandenburgio, en Stellmoor el la Kulturo de Ahrensburg,[4] en Ŝlesvigo-Holstinio kaj en la Grotte de la Roche[5] en la departemento Dordogne el la magdalenio en Francujo.

Sibliloj estis en uzo en la plej diversaj kulturoj en Afriko (suda Afriko) trans Azio kaj Papuo-Nov-Gvineo[6] ĝis la aŭstralia kontinento. Nuntempe indiĝenaj aŭstralianoj kaj kelkaj indianaj popoloj de Nordameriko uzas siblilojn.

Aŭstraliaj indiĝenoj ofte uzas siajn siblilojn, abunde pripentritajn kaj ornamitajn per ĉizaĵoj, ankaŭ por rita komunikado kun siaj prauloj kaj por lanĉi siajn ceremoniojn. Kiam konata aŭstralia rokmuzikistaro surdiskigs kanton, enigante tonojn de la siblilo, la indiĝenoj akre kritikis ĝin, ĉar tiuj ĉi tonoj apartenas al la sanktaj ritoj kaj ne rajtas esti ludataj en kantoj.[7]

Bildaro


Literaturo


Referencoj


  1. Jearl Walker: Der fliegende Zirkus der Physik. Fragen und Antworten. 9-a eldono. Oldenbourg Wissenschaftsverlag, 2008, ISBN 978-3-486-58067-9, p. 184. Online auf Google Books .
  2. Neville H. Fletcher: Australian Aboriginal Musical Instruments: The Didjeridu, The Bullroarer And The Gumleaf Research School of Physical Sciences Australian National University, Canberra und School of Physics, University of New South Wales, Sydney .
  3. Ilustraĵo kaj klarigo de siblilo el la malfrua paleolitiko (14.000-10.000 a. K.) en la distrikta muzeo Jerichower Land en Saksujo-Anhalto .
  4. Kopikonstruo de la siblilo el la Kulturo de Ahrensburg, kiu konsistas el boacotibio Arkivigite je 2010-03-22 per la retarkivo Wayback Machine.
  5. Ilustraĵo de la siblilo el la Grotte de la Roche en Francujo
  6. Francis Edgar Williams: Bull-roarers in the Papuan Gulf. Bock, Government Printer, Port Moresby 1936. (Territory of Papua: Anthropology report. n-ro 17).
  7. http://www.api-network.com/main/index.php?apply=scholars&webpage=default&flexedit=&flex_password=&menu_label=&menuID=62&menubox=&scholar=76]







Kategorioj: Arkeologiaj trovaĵoj | Aŭstralia muziko | Aerosoniloj




Informoj kiel: 29.09.2021 12:31:44 CEST

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.