Submarŝipo


Submarŝipo estas ŝipo, kiu estis konstruita por submara veturo, nome akvoveturilo kapabla je sendependa funkciado subakve. Ĝi diferencas el submarŝipeto, kiu havas pli limigitan kapablon subakvan. La termino plej ofte aludas al granda, anhava, aŭtonoma veturilo. Ĝi estis ankaŭ foje uzata historie aŭ parolmaniere por aludi al demalproksime funkciantaj vehikloj kaj al robotoj, same kiel al mez-grandaj aŭ pli malgrandaj veturiloj, kiaj la minisubmarŝipo kaj la submaraŭto. La nomo submarŝipo evoluis kiel mallongigita formo de submara ŝiposubmara boato.[1] Pro tialoj de mara tradicio, submarŝipoj estas ofte referencata kiel simple "boatoj" pli ol kiel "ŝipoj", konsiderinte ties malgrandon.

Enhavo

Historio


La deziro de la homoj por pli longa restado subakve, ol por kiom sufiĉas la propra spiro, estas sampraa kiel la deziro pri flugado. Pro tio la homoj jam okupiĝis pri tio en la antikveco. La plej konata kaj disvastiĝinta "instrumento" estis la ŝnorkelo (spirtubo), tra kiu la subakviĝintoj akiris freŝan aeron.

Ĝis la 18-a jarcento

19-a jarcento

La usona Robert Fulton planas en 1801 submarŝipon "Nautilus". Ĝi posedas manan krankan peladon tra ŝraŭbo, vovaĵo estas la remiloj por la flanka kaj profunda direktado same kiel la premaera sistemo por prizorgo de la tripersonanan teamon kun spiraero. La "Nautilus" ekscitas eĉ Napoleonon, sed ĝi pruviĝas por milita uzo tro malrapida.

La 2-an de oktobro de 1864, Narcís Monturiol enakvigas Ictineo II la unuan submarŝipon kun maŝina pelado. La ŝipo konsistas el ligno – firmigita per kupra kadro – koj tute kovrita per ĉirkaŭ 2 mm dikaj kupraj lamenoj. Ĝin pelis motoro, alborante per magnezia peroksido, zinko kaj kalia klorato.

Oni konstruis dum la Usona Enlanda Milito, en 1864 kelkajn manpleitajn submarŝipojn, ekz. C.S.S. H. L. Hunley. La 17-an de februaro de 1864 sinkas la malamika ŝipo U.S.S Housatonic kaj ĝi tiel iĝas la unua submarŝipo sur la Tero, kiun sinkigis alia ŝipo. Ĉe la batalo mortis eĉ la 9-persona anaro. Oni trovis la 4-an de majo de 1995 la erstaĵojn de C.S.S. Hunley, kiuj poste konservis.

1900 – 1930 (Unua Mondmilito)

Per enmeto de Hunley en 1864 komenciĝas kreskanta interesiĝo je uzo de submarŝipoj por militaj celoj. En la sekvaj jardekoj, la evoluon forte apogila la armeo. (legu submarŝipa milito).

1930 - 1945 (Dua Mondmilito)

Ĉar la Traktato de Versajlo malpermesis al Germanio evolui ankaŭ la surakvan armeon, la germanoj atendis relative efikan, malmultekostan forton per submarŝipoj. Ili volis malhelpi la liveron de krudmaterialoj al Britio.

La komencan avantaĝon de la germanaj fortoj evitis la aliancanoj per tio, ke

La aliancanoj de la Dua Mondmilito iom post iom atingis la sukcesojn sur la maro kaj la germanaj fortoj el ofensivo ŝanĝis al defensivo.

Post 1945

Aperas la nuklee pelitaj submarŝipoj, kiuj certigis longan subakvan restadon (unuafoje: Usono 1954 kun USS Nautilus vom Stapel.

La plej grandaj submarŝipoj estas nun tiuj de Projekto 941 Ŝarko, prototipo de soveta submarŝipo el la filmo "Ĉasado je la Ruĝa Oktobro".

Specoj de submarŝipo


U-boato estas adapta versio de la germanlingva vorto U-Boot [ˈuːboːt], mallongigo de Unterseeboot, laŭvorte "submara boato". Kvankam la germanlingva termino referencas al ajna submarŝipo, la termino U-boato referencas specife al militsubmarŝipoj funkciigitaj de Germanio, partikulare en la Unua kaj Dua Mondmilitoj. Kvankam foje ili estis tre utilaj militŝipoj kontraŭ malamikaj militŝipoj, ili estis plej efektive uzataj en ekonomia milito (komercmilito) kaj plifortiganta ŝipan blokadon kontraŭ malamikaj ŝipoj.

Uzado


En la militscienca teorio post la Dua mondmilito formiĝis ideo pri la nuklea triopo, do ebleco lanĉi la nukleajn bombojn de sur tero, aero kaj akvo. Grandan rolon en ĝi ludas la submarŝipoj, kiuj povas kaŝe proksimiĝi al la malamika teritorio kaj lanĉi atakon, kiun pro manko de tempo estos malfacile rebati.

Timo antaŭ progreso de la nuklearmila programo de Nord-Koreio dum longa tempo mildiĝis danke al manko de misiloj, kapablaj liveri nordkoreajn nukleajn bombojn je mezaj kaj longaj distancoj. Tamen ankaŭ tiukampe la nordkoreaj militistoj atingas ĉiam pli grandajn sukcesojn. La 2-an de oktobro 2019 Nord-Koreio testis balistikan misilon faritan por lanĉo el submarŝipo. La sudkoreaj militistoj supozis, ke temas pri la Bukkeukseong-tipo lanĉebla el submarŝipo. La lanĉo okazis en la maro apud la marborda urbo Vonsano en la provinco Kangŭon. Seulo asertas ke la misilo flugis ĉirkaŭ 450 kilometrojn, sed atingis altecon de 910 kilometroj, kio signifas ke ĝi estis lanĉita laŭ alta trajektorio kaj ke ĝia flugdistanco povus esti multe pli longa. Se ĝi flugus laŭ ordinara trajektorio kun la sama ŝarĝo, la plej longa flugdistanco de la misilo estus ĉirkaŭ 1900 kilometroj, do temas pri la mezdistanca (1000 ĝis 3500 km) misilo.

En arto


La germana filmo "Submarŝipo" (Das Boot) estas dediĉita al unu el patroladoj de la nazia submarŝipo U-96 en la Atlantiko en 1941. Ĝi estas konsiderata la plej bona germana filmo[2].

Lifeboat estas usona prisurvivada filmo de 1944 reĝisorita de Alfred Hitchcock el historio de John Steinbeck. La agado okazas tute sur savboato lanĉita el pasaĝerŝipo torpedita kaj vrakita de nazigermania U-boato. Kvankam tiam tre polemikiga pro tio kion multaj interpretis kiel simpatia priskribo de la germana kapitano de la U-boato, Lifeboat estas nuntempe konsiderata pli favore kaj estis listigita de kelkaj nuntempaj kritikistoj kiel unu el la plej subtaksitaj filmoj de Hitchcock.

Bibliografio


Ĝenerala historio
Kulturo
Submarŝipoj antaŭ 1914

1900/Rus-Japana Milito 1904–1905

Dua Mondmilito
Malvarma Milito

Eksteraj ligiloj


Referencoj


  1. The New Shorter Oxford English Dictionary, Clarendon Press, Oxford, 1993, Vol. 2 N-Z
  2. Stanislavo Belov (2020-04-09)“La submarŝipo” (Das Boot): dramo pri malĝustaj herooj  (esperante). Blogger. Alirita 2020-04-09.







Kategorioj: Submarŝipoj




Informoj kiel: 31.10.2020 03:46:09 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.