Tocantins (rivero)


Tocantins
Riveroj Tocantins kaj Araguaia
Bazaj informoj
Situo Brazilo
Longeco 2.450 km km
Akvokolekta areo 749,200 km²
Averaĝa trafluo 11,000 m³/s
Fluo
Fonto Goiás
- Alteco super marnivelo 1.070 m m
Enfluejo Pará
- Alteco 0 m m
Altecodiferenco 1.070 m m
Geografio
Trairataj urboj Tucuruí
Maldekstraj alfluantoj Araguaia

Tocantins [tokantins'], aŭ Rivero Tokantinso en Esperanto, estas rivero en Brazilo, la plej granda rivero tute sur brazila teritorio. Ĝi fontas ĉirkaŭ 100 km okcidente de Braziljo kaj fluas en riveron Pará kaj do fine en Atlantikon.

Tocantins trafluas la brazilajn subŝtatojn Gojaso, Tocantins, Maranjo kaj Parao. Plej grava flankrivero estas Araguaia, kiu estas pli longa kaj ampleksa, do fakte estas la precipa rivero.

Je sia fina parto rivero Tocantins konsistigas la sudan bordon de insulo Marajó.

La flukvanto de Tocantins forte dependas de la sezono. Inter februaro kaj aprilo ĝi estas ĉirkaŭ 20.000 m³/s, sed inter aŭgusto kaj oktobro ĝi estas malpli ol 3.000 m³/s. Sekve varias ankaŭ ĝia navigebleco: Je alta akvo ĝi estas navigebla ekde Peixe en Gojaso, sed je malalta nur de Miracema do Norte en Tokantinso.








Kategorioj: Riveroj en Brazilo




Informoj kiel: 01.11.2020 02:21:47 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.