Tremsono


Tremsono estas elektronike aŭ mekanike generita sonefekto, je kiu daŭre en mallongaj tempospacoj la amplitudo kaj tiel ankaŭ la laŭteco de muzika signalo estas modulata. Disde la tremsono estas distingenda la vibrado. Vibrato estas la plejparte malalt-frekvenca, sinusa modulado de la frekvenco de signalo kiel frekvencvibrato.

Enhavo

Klarigoj pri la difino


Amplitudovibrato estas en la lingvouzo de muzikistoj ofte trovebla, tamen laŭfizike ne ekzakta nocio sinonima kun tremsono. La ligo de la vortoj „amplitudo“ kaj „vibrato“ al „amplitudovibrato“ diras do, ke la amplitudo de signalo estas sinusforme modulata. La sonpremo aŭ la analoga elektra grando de sono do balanciĝas kun la vibrata aŭ pli bone tremsona frekvenco inter minimuma kaj maksimuma valoro, je kiu la envelopo prezentas malalt-frekventan sinusforman osciladon. Tremsonaj frekvencoj situas kutime je 5 ĝis 8 Hz, pli malrapidaj variadojn oni sentas kiel „ĝemadon“, dum kiam pli altaj tremsonaj frekvencoj rezultigas malmildecon de la sonimpreso.

Je sonoj de naturaj muzikinstrumentoj balanciĝo de la amplitudo preskaŭ ĉiam esta ligita kun balanciĝo de la frekvenco, je kio ambaŭ moduladofrekvencoj plejofte estas en fazo, tio signifas, frekvencaltiĝo estas ligita kun amplitudaltiĝo. La forto de la tremsono aŭ amplitudo-vibrato estas indikata per elcentoj de la elir-amplitudo, dum kiam oni indikas la frekvenciron de la vibrato per cendo.

La kurboformo de la vibratosignalo ĉe sonoj de mekanikaj muzikiloj malofte estas sinusa, ĝi pli ĝuste dependas de la maniero de la songenerado kaj de la formo de la resonanckurbo de la instrumento.

Generado de tremsonoj ĉe akustikaj muzikiloj


Notado


La tremsono estas klare distingenda laŭteknike kaj en la notacio disde la flirtlangado. Tremsonon en ĉiuj kazoj realigas la manoj, parte helpe de la ludmekaniko, flirtlangadon la lango kaj ne la ludmekaniko. Ĉar la tremsono en notita muziko estas relative nova atingaĵo, kvankam la ludotekniko estas jardekojn pli malnova, mankas ankoraŭ propra simbolo por tremsono ĉe blovinstrumentoj. La enkutimiĝinta simbolo, kiu estas kutima ankaŭ ĉe ĉiuj aliaj instrumentoj, tradicie venkis ĉe blovinstrumentoj kiel flirtlangada kaj ne kiel tremsona simbolo. Kiu do deziras kompozician tremsono-simbolon aŭ en transskriboj de solooj bezonas kaj volas skribe fiksi ĝin, devas plenvorte aldoni tremolo (tremsono) por klarigi la diferencon.

Problemoj de la ekprenado


La elekton de la prenaĵoj por la klapoj aŭ valvoj oni devas cedi al la muzikisto, kondiĉe ke la komponisto ne mem regas la instrumenton. Grave estas scii, ke je ĉiuj blovinstrumentoj multegaj tonoj laŭ prentekniko estas maltaŭgaj por tremsono, tiel ke komponistoj, kiuj ne regas la instrumenton, devas informiĝi ĉe profesiuloj pri tio, ĉu tremsono sur certa tono entute eblas. Prenteknike maltaŭga signifas: aŭ tute ne ekzistas alternativaj preneblecoj aŭ temas pri t.n. „forkecaj prenadoj“, kiuj situas en la sama mano kaj je alta rapideco, kiel postulas tremsono, ne estas realigeblaj per ŝanĝo.

Ĉi tiu ankoraŭ malofte renkontebla ludmaniero ankoraŭ ne etabliĝis en instrumentlibroj aŭ lernolibroj por blovinstrumentoj. Skribaj instrukcioj aŭ prentabeloj por realigo de tremsono ĉe blovinstrumentoj nur esceptakaze troviĝas en specialpublikaĵoj.

Literaturo


Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Tremolo  » el la germanlingva Vikipedio . Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3269518 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)







Kategorioj: Muzikaj ornamoj | Muzika praktiko




Informoj kiel: 01.11.2020 05:54:16 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.