Urboŝtato - eo.LinkFang.org

Urboŝtato

Urboŝtato (ŝtaturbo aŭ urboregno) estas antikva kaj mezepoka ŝtatoformo, kiu konsistas el centra politike sendependa urbo kaj el la ĉirkaŭe situanta kampara regiono. Antikvaj urboŝtatoj elformiĝis en Grekio (Poliso), Fenicio kaj Italio. Dum la mezepoko urboŝtatoj ekzistis ĉefe en Italio.

Enhavo

Antikva epoko


La urboŝtatoj estiĝis inter la jaroj 1000 kaj 800 a.K. kaj tiuj ŝtatoj mem fondis pluajn urboŝtatojn inter la jaroj 750 kaj 550 a.K. per elmigrado de parto el la plimultiĝanta loĝantaro. La urboŝtatoj transformiĝis kun apero de la antikvaj imperioj, kiuj konkeris ilin (Romio, imperio de Aleksandro la Granda).

Mezepoko


La reviviĝo de la urboŝtatoj komenciĝis dum la 11-a jarcento, en Italio. La plej gravaj el tiuj novaj ŝtatoj estis Venecio kaj Amalfi, gravis ankaŭ Bari, Otranto kaj Salerno.

Amalfi atingis pinton de sia komerca potenco en mezo de la 11-a jarcento. kaj estis dum mallonga tempo serioza konkuranto de Venecio. Amalfi sengraviĝis, post kiam ĝin konkeris en 1073 la normanojn. Venecio akiris en 1082 ekskluzivaj komercajn rajtojn en la Bizanca Imperio (ili ne devis pagi doganon). Same en la 11-a jarcento graviĝis Pisa, poste Genova, Pavia kaj Milano.

La Urba Respubliko Mulhaŭzo - germane Stadtrepublik Mülhausen - estis historia urbo-ŝtato de Okcidenta Eŭropo, kiu situis en la suda parto de la kultura regiono Alzaco, ĉirkaŭ la urbo Mulhaŭzo (germane Mülhausen, france Mulhouse). Ĝi ekestis el la statuso de libera regna urbo de la germanlingve dominita Sankta Romia Imperio, kaj adoptis respublikan reĝimon en 1347 per la elekto de la unua urbestro (alemane Bürgrmoaschtr, germane Bürgermeister). Ekde ĝia fondo en 1354, la urbo estis membro de la Ligo de Dek Urboj, ligo de dek liberaj urboj de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco en Elzaso (hodiaŭ Alzaco).

19-a kaj 20-a jarcentoj


Post la Viena Kongreso en Germanlingvio restis kvar urboŝtatoj: Frankfurto, Bremeno, Hamburgo kaj Lubeko. En la geografie najbara Pollingvio restis la Respubliko Krakovo, kiu 31 jarojn pli poste, dum la jaro 1846 anektiĝis fare de la ŝtato Aŭstrio-Hungario. Frankfurto ĉe Majno dum 1866 anektiĝis fare de Prusio, kaj Lubeko — jam post la fondo de la ŝtata federacio Germana Regno — dum 1937 same de Prusio. Krome, post la Unua mondmilito oni fondis la Liberan Urbon Dancigon, kiu estis sendependa en 1920-1939 kaj poste aneksita de nazia Germanio.

Berlino post la Dua Mondmilito iĝis dividita urbo: Okcidenta Berlino iĝis urboŝtato kun speciala statuso: ĝi oficiale ne estis parto de Federacia Respubliko Germanio, sed praktike de la nekomunismaj ŝtatoj traktiĝis tiel.

Nuntempo


Nuntempe, suverenaj urboŝtatoj en Eŭropo estas Monako kaj Vatikanurbo, krome en Azio la ŝtato Singapuro. Nesuverena urboŝtato en Eŭropo estas Ĝibraltaro. La ŝtatoj Andoro kaj Liĥtenŝtejno estas etaj, sed tamen konsistas el pli ol unu urbo.

En Germanio ekzistas dek ses federaciaj landoj, el kiuj tri konsideriĝas urboŝtatoj - Berlino, Bremeno kaj Hamburgo.

La urboŝtatoj Berlino kaj Hamburgo administre samtempe estas sendistriktaj urboj kaj federaciaj landoj, la "Libera Hansa Urbo Bremeno" konsistas el la sendistriktaj urboj Bremen kaj Bremerhaven.

En Aŭstrio, Meksiko kaj Belgio la respektivaj ĉefurboj Vieno, Meksik-Urbo kaj Bruselo respektive la Brusela Ĉefurba Regiono konsideriĝas urboŝtatoj, kvankam la Brusela Ĉefurba Regiono konsistas el pluraj aligitaj municipoj.

Urboŝtatoj ofte estas enklavoj kaj do komplete ĉirkaŭitaj de alia(j) lando(j), tra kiu necesas veturi, se oni volas per strato atingi la urboŝtaton.

Vidu ankaŭ





Kategorioj: Urboŝtatoj | Politiko



Fonto: Wikipedia - https://eo.wikipedia.org/wiki/Urboŝtato (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-by-sa-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.


Informoj kiel: 06.03.2020 05:33:15 CET - Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.