Verbo


Vortospecoj

Verbo estas vortspeco, kiu plej ofte signifas agon ("legi", "kuri"), okazon ("brili", "disiĝi"), aŭ staton ("ekzisti", "vivi", "stari"). Depende de la lingvo, verbo povas varii forme laŭ multaj faktoroj, eble inkluzive ĝia verbotempo, aspekto, gramatika modo, kaj voĉo. Ĝi ankaŭ povas akordi kun la persono, genro, kaj/aŭ pluraleco de kelkaj el ĝiaj argumentoj (kiujn ni normale nomas subjekton, objekton, ktp.).

Enhavo

Valenteco


La nombro de argumentoj, kiujn verbo bezonas, estas ĝia valenteco. Laŭ valenteco, oni povas klasifiki verbon kiel unu el:

Lingvoj eĉ povas havi verbojn kun valenteco = 0. Ekzemple, en Esperanto, oni povas diri ke akveroj falas el la ĉielo per unu verbo, sen subjekto kaj sen objekto: "Pluvas". Oni kelkfoje nomas ĉi tiujn verbojn "senpersonaj verboj".

En Esperanto, verboj estas tre valentece flekseblaj, ĉar la sufiksoj "-igi" kaj "-iĝi" povas ŝanĝi la transitivecon de verbo.

Transitiveco

Gonçalo Neves en sia eseo Niaj verboj sen veproj [1999][1] pere de dialogo inter amikoj kiuj parolas pri seriozaj temoj, nome akuzativo, kaj diversaj manieroj de transitiveco de verboj, sed kvazaŭ temus pri banala babilado trinkeje, prikomentas dekomence sufiĉe oftajn verbojn (skribi, konstrui. lerni), sed poste unu post alia precipe verbojn kiujn la parolantaro ne ĉiam utiligas ĝuste, kiel enui, ĵongli, kuri, fumi, lumi, pafi. miri, remi, movi, plori kaj pasi, inter kiuj ne ĉiuj funckiigas transitivecon same. La resumo de la esea sinteno estas ke akuzativo estas signo de energia transigo.[2]

Kopulo


Kopulo estas tipo de verbo, kelkfoje nomita "kuniganta verbo", kiu estas uzata por pridiri la subjekton aŭ egaligi la subjekton kaj la komplementon. Ĉar kopuloj ne signifas faritajn adojn, oni ofte analizas ilin ekster la transitiva/netransitiva distingo. La plej baza kopulo en Esperanto estas la verbo "esti".

Kelkaj lingvoj (la semidaj lingvoj, la rusa, la ĉina kaj aliaj) povas forigi bazan kopulon, speciale en la prezenca verbotempo. En tiuj lingvoj substantivo kaj adjektivo (aŭ du substantivoj) povas konsistigi plenan frazon. Ĉi tiun frazospecon oni nomas senkopula frazonulkopula frazo.

Verba substantivo kaj verba adjektivo


La plejparto de lingvoj havas kelkajn verbajn substantivojn kiuj signifas la faradon de la verbo. En hindeŭropaj lingvoj, estas multaj specoj de verbaj substantivoj, inkluzive gerundoj, infinitivoj, kaj supinoj. Esperanto povas uzi nur infinitivojn substantive, ekzemple "vidi estas kredi".

En la hindeŭropaj lingvoj, verbaj adjektivoj ĝenerale nomiĝas participoj. Esperanto havas ses tipojn de participoj; de la verbo "vidi" oni povas krei la participojn "vidinta", "vidita", "vidanta", "vidata", "vidonta", kaj "vidota", adjektivoj kiuj enhavas signifon de verbo (komplete kun la verbotempo), de kiu la substantivo estas la subjekto aŭ la objekto.

Akordo


En lingvoj, kiuj fleksias verbojn, la verbo ofte akordas kun sia unua argumento (tio, kion ni normale nomas la subjekto) persone, pluralece, kaj/aŭ genre. Esperanto ne havas ĉi tiujn akordojn, sed lingvoj kiel la rusa kaj la hinda enhavas multajn el tiaj verboformoj.

La hispana fleksias verbojn tempe, mode, kaj aspekte kaj ili akordas persone kaj nombre (sed ne genre) kun la subjekto. La japana, aliflanke, fleksias verbojn laŭ multaj pliaj kategorioj, sed montras nenian akordon kun la subjekto. La eŭska, la kartvela, kaj kelkaj aliaj lingvoj, havas multapersonan akordon: la verbo akordas kun la subjekto, kun la rekta objekto kaj eĉ kun la nerekta objekto, se ĝi ĉeestas.

Vidu ankaŭ


Referencoj


  1. Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj.
  2. Paĝo 207.







Kategorioj: Gramatiko | Vortoj




Informoj kiel: 31.10.2020 02:27:51 CET

Fonto: Wikipedia (Aŭtoroj [Historio])    Permesilo: CC-BY-SA-3.0

Ŝanĝoj: Ĉiuj bildoj kaj plej multaj desegnaj elementoj rilataj al tiuj estas forigitaj. Iuj Ikonoj estis anstataŭigitaj per FontAwesome-Ikonoj. Iuj ŝablonoj estis forigitaj (kiel "artikolo bezonas vastiĝon) aŭ atribuitaj (kiel" hatnotoj). CSS-klasoj estis aŭ forigitaj aŭ harmoniigitaj.
Vikipedio-ligoj, kiuj ne kondukas al artikolo aŭ kategorio (kiel "Redlinks", "ligoj al la redaktopaĝo", "ligoj al portaloj") estis forigitaj. Ĉiu ekstera ligo havas plian FontAwesome-Ikonon. Krom kelkaj malgrandaj ŝanĝoj de dezajno, rimedo-ujo, mapoj, navigado-skatoloj, parolitaj versioj kaj Geo-mikroformatoj estis forigitaj.

Bonvolu rimarki: Ĉar la donita enhavo estas aŭtomate prenita el Vikipedio en la donita tempo, mana kontrolado estis kaj ne eblas. Tial LinkFang.org ne garantias la ekzaktecon kaj aktualecon de la akirita enhavo. Se estas informo malĝusta tiutempe aŭ malĝusta ekrano, bonvolu senti vin libera. kontaktu nin: retpoŝto.
Vidu ankaŭ: Presaĵo & Privateca politiko.